Alt-frapo

Du personoj kiuj donas alt-frapon unu al la alia

Alt-frapo, aŭ Alt-kvino (angle: high five), estas gesto kiu esprimas certan triumfon kaj okazas kiam du homoj simultane levas unu manon ĝis alteco proksime de la kapo kaj reciproke frapas la manplatojn. La origino de la gesto estas neklara.

En Usono, kie la gesto estas tre populara, estas iniciato por celebri ĉiun trian ĵaŭdon de la monato aprilo kiel National High Five Day (nacia altfrapa tago).


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search